(A story about art, in
Esperanto)
Rakontisto: Iam
en Ĉinio estis lerta inkopentristo, speciale famega por liaj figuroj de floroj,
kiuj estis venditaj por tre altaj prezoj. Li havis amikon. Unun tagon la
artisto kaj lia amiko paroladis.
Pentristo: Vi estas bonega amiko al
mi dum multaj jaroj. Mi pentros por vi pentraĵon kaj donos ĝin al vi.
Amiko: Ĉu
vere?
Pentristo: Jes, certe. Pentraĵon pri kiu, vi ŝatus?
Amiko: Pri floroj, kompreneble.
Pentristo: Do, pri floroj ĝi estos.
Amiko: Dankon. Mi tre
ekscitiĝas.
Pentristo: Ne dankinde.
Rakontisto: Semajno pasis kaj la
amiko scivolis kiam la promesita pentraĵo estus preta, sed li diris nenion.
Alia semajno pasis kaj ankoraŭ pentraĵo ne aperis. Tiam, post monato, la amiko
demandis al la artisto:
Amiko: Pardonu min, mi ne riproĉas
vin, sed ĉu vi memoras la pentraĵon kiun vi promesis al mi?
Pentristo: Ho, kompreneble. Mi
laboradis pri ĝi ekde mi promesis ĝin. Kiom da tempo daŭris? Ĉu tri semajnojn?
Amiko: Unu monaton.
Pentristo: Unu monaton, ĉu?
Amiko: Jes, sed ne gravas.
Kompletigu ĝin kiam ĝi kompletos. Ne rapidu.
Rakontisto: Sed enkore, la amiko ja
malpaciencis. Pasis alia monato – ankoraŭ ne pentraĵo. Pasis du pliaj monatoj.
Fine, entute ses monatoj pasis. La amiko ne povis bridi sin. Li vizitis la
pentriston ĉe lia domo.
Amiko: Saluton. Mi nur scivolas ĉu
la pentraĵo estas kompleta.
Pentristo: Preskaŭ, preskaŭ. Fakte,
mi kredas ke mi povas fini ĝin dum vi atendos. Restu ĉi tie; mi revenos.
Rakontisto: La pentristo iris en
alian ĉambron kaj revenis post minuto kun papero, peniko, inkbastono, ŝtona
bloko kaj akvo. Li instalis sin ĉe malgranda, malalta tablo. Li gutigis akvon sur
la ŝtonan blokon kaj frotis ĝin per la inkbastono ĝis nigra inko aperis. Tiam,
li mallevis la penikon en la inkon kaj metis ĝin super la papero. Li paŭzis momente...
kaj ekpentris. Lia mano, kaj la peniko, moviĝis rapide kaj lerte. Post malpli
ol du minutoj figuro de orkideo aperis sur la papero. Ĝi estas majstroverko.
Pentristo: Jen via pentraĵo.
Amiko (mirege): Sed, sed... vi
atendigis min dum ses monatoj por ke mi ricevi la finitan pentraĵon, sed vi faris
ĝin dum malpli ol unu minuto! Kial? Mi ne komprenas.
Pentristo: Sekvu min.
Rakontisto: La pentristo gvidis sian
amikon en la alian ĉambron, sian atelieron. Tie, sur la granda labortablo kaj
sur ĉiu muro estis pentraĵoj, entute centoj kaj centoj da pentraĵoj, kaj ĉiu
estis figuro de orkideo.
Pentristo: Ĉiun pentraĵon mi pentris
dum du aŭ tri minutojn, sed neniu estis sufiĉe bona por doni al vi. Sed mi
sentis ke hodiaŭ mi estus preta, ke mi povus pentri la pentraĵon kiun mi
deziris doni al vi.
Rakontisto: Do, la demando estas,
kiel longe daŭris la kreado de la fina pentraĵo? Ĉu malpli ol du minutojn aŭ
ses monatojn? Aŭ eĉ, la tutan vivon de la pentristo ĝis tiam? Vere, artisto ne
povas krei sian milan artaĵon sen fini naŭcent naŭdek naŭ artaĵojn antaŭe.